s i s t e m a o p e r a c i o n a l m a g n u x l i n u x | ~/ · documentação · suporte · sobre |
Next
Previous
Contents
5. X-fenestra sistemo5.1 TiparojPor trovi Latin-3-tiparojn kaj rilatajn informojn por la X-fenestra sistemo vi rigardu en la Virtuala Esperanto-Biblioteko - sub la rubriko "Komputadaj fakoj". Cxe la tiparoj vi trovas indikojn kiel instali ilin. Per:
vi povas kontroli cxu la tiparoj (sukcese) estas instalitaj en via sistemo. La proporciaj Adobe-tiparoj bone tauxgas por vidado en Communicator, Knews, Xfmail...). Por Xterm kaj la Vi-variantoj vi uzu la tiparojn de Alain Fagot. La plej multajn X-ajn programojn vi povas voki tiel:
por ke ili uzu la tiparon tiparnomo.
Alternativo al la supre menciitaj tiparoj estas la uzado de TrueType-tiparoj. Por tiuj tiparoj, originale uzataj de Vindozo kaj Makintosho ekzistas biblioteko FreeType, kiu permesas uzi ilin ankaux kun Linukso. Surbaze de tiu biblioteko ekzistas du tiparserviloj xfstt kaj xfsft, kiuj servas TrueType-tiparojn al X-fenestroj. La necesajn TrueType-tiparojn vi povas aux preni el ekzistanta Vindozo 9x/NT-instalo aux ekzemple de la mikrosofta servilo. Atentu, ke vi bezonas unikodajn TrueType-tiparojn. La okbitaj normale ne enhavas la esperantajn signojn aux en maltauxgaj lokoj. Unikodaj estas ekz. la kutimaj Courier New, Arial, Times New Roman kaj Lucida Sans Unicode.
xfsttXfstt estas relative simple instalebla solvo, kiu tamen havas la malavantagxon, ke gxi ne realigas la tutan norman tiparservan protokolon. Normale xfstt uzas Unikodon, kies unuaj 256 signoj estas la samaj kiel cxe ISO-8859-1. Ekde la versio 0.9.8 oni povas rebildigi la unikodajn signojn al aliaj kodoj. Ekzemple per la komandlinio:
xfsftXfsft estas pli norma, sed pli malfacile instalebla solvo. Gxi estas fliko por X-fenestroj. Do oni devas elpaki la fontaron de X, poste fliki gxin per xfsft kaj rekompili. Por Linux ankaux ekzistas jam kompilita versio. La programon Xfs (X-Font-Server) vi plej konvene lancxas en propra "init"-skripto. La tiparojn oni poste instalas same kiel aliajn X-tiparojn. Same kiel cxe xfstt oni povas servi unikodan tiparon laux diversaj kodoj. Ekzemple la linioj
en fonts.dir servas la tiparon Arial en la kodoj Latin-1,
Latin-2 kaj Latin-3.
Atentu, ke en la versio 1.0.1 estis eraro pri Latin-3, kiu en la
sekvaj versioj estas korektita.
5.2 Tajpi E-signojnLa X-fenestro-sistemo permesas difini reagojn al klavpremoj
de la "kompona klavo" (plej ofte tiu estas difinita
kiel Ekzemple sur germana klavaro Per la programo
Por tio metu en vian uzanto-dosierujon dosieron ~/.Xmodmap. (Ofte gxi jam estas tie kaj vi nur bezonas modifi gxin.) Kaj aldonu la sekvajn liniojn:
Ne cxiuj programoj gxuste traktas tion. Alia ebleco (vi povas uzi ambaux variantojn samtempe) do estas, meti la 12 esperantoliterojn sur la 12 funkcio-klavojn:
Certigu, ke dum la starto de la X-fenestro-sistemo
lancxigxas la ordono
Next Previous Contents |